Ambasadoro

Kio estas Ambasadoro?

Esence, ambasadoro estas tiu, kiu helpas nin reklami Amikumu en sia propra komunumo. Ili estas niaj surlokaj reprezentantoj! Niaj plej grandaj fanoj kaj viglaj subtenantoj.

Kion faras Ambasadoro?

Dependas de tio, kion ili povas fari. Ni listigis kelkajn manierojn, kiel niaj ambasadoroj kunlaboras kun ni por reklami Amikumu ĉirkaŭ la mondo.

  1. Oni publikigas blogafiŝojn kaj Jutubajn filmojn! For example, check out Amikumu: The App Yiddish Speakers have been Waiting for! (Moshe Sherizen) and Auslan: What is Amikumu? (Kiah Morante) among others. Ni havas tutan paĝon dediĉitan al gazetaro.

  2. Oni afiŝas ligilojn en Fejsbukaj grupoj kaj en siaj profiloj. Eĉ tia malgranda ago de publika subteno povas multe helpi!

  3. Oni disdonas flugfoliojn kaj parolas pri Amikumu dum lokaj lingvaj kunvenoj. Ankaŭ tio multe helpas establi kaj kreskigi lokajn komunumojn.

  4. Oni tradukas la apon kaj retejon en sian lokan lingvon. Ni celas fariĝi unu el la plej multe tradukitaj apoj en la mondo kaj ni bezonas vian helpon por atingi ĉi tion.

  5. Oni provizas nin per esence grava gvido. Ni konscias, ke ĉiu lingvo kaj ĉiu kulturo estas malsamaj. Ni volas kaj bezonas, ke vi konsilu nin pri kiel plej bone konduti en via komunumo.

Kion ekhavas Ambasadoroj?

Ni povas provizi vin per malmulto por via gravega helpo. Tamen, estas kelkaj avantaĝoj por esti ambasadoro. Ni provizas ambasadorojn per unikaj en-ape kolekteblaj ŝildoj inter aliaj aferoj. Ne hezitu kontakti nin por pli da informo ĉe help@amikumu.com.