Privateca Politiko kaj Kondiĉoj de Uzado

En la okazoj, kiam la esperantaj kaj anglaj tekstoj de la Privateca Politiko (angle: Privacy Policy) aŭ Kondiĉoj de Uzado (angle: App Terms & Conditions) ebligus malsamajn interpretojn, validus nur la angla originalo.

Privateca Politiko

En ĉi tiu Privateca politiko estas priskribita la devontigo de Amikumu Pty Ltd ABN 90 618 666 916 (aŭstralia entreprennumero), komercantaj kiel Amikumu, ĝiaj sekvantaj kaj rajtigitaj organizoj (indikitaj kiel ninia) al la protektado de la privateco de viaj personaj informoj, kiujn ni kolektas per la retejo www.amikumu.com (Retejo), la poŝkomputila apo Amikumu (Apo) aŭ akiras rekte de vi, t.e. la organizo aŭ la natura aŭ jura persono uzanta niajn Retejon, Apon aŭ servojn (indikita kiel vivia).

Atente legu ĉi tiun Privatecan politikon. Kontaktu nin se vi havas demandojn pri ĝi. Niaj kontaktinformoj troviĝas en la fino de ĉi tiu Privateca politiko.

Transdonante al ni viajn personajn informojn, vi montras, ke vi havis sufiĉajn eblojn aliri ĉi tiun Privatecan politikon, kaj ke vi legis kaj akceptis ĝin.

La transdonado de personaj informoj al ni ne estas deviga, sed ne farante tion, vi povas negative influi vian uzadon de ĉi tiu Retejo aŭ de produktoj kaj servoj ofertitaj en ĝi.

1. Kolektado de personaj informoj

Personaj informoj: La speco de informoj kiujn ni kolektas, povas esti:

  • nomo;
  • bildo;
  • retadreso;
  • geoloko;
  • sekso;
  • parolata(j) lingvo(j);
  • profesio;
  • demografiaj informoj kiel poŝtkodo;
  • preferoj kaj opinioj; kaj
  • ĉiaj aliaj informoj petitaj de ni en ĉi tiu Retejo, en la Apo aŭ alimaniere, aŭ transdonitaj de vi.

Via uzado de nia Retejo aŭ Apo: Kiel plej multaj aliaj retaj entreprenoj ni povas registri informojn pri viaj vizitado kaj uzado de ĉi tiu Retejo aŭ Apo, interalie uzante kuketojn, pri via komunikado kun nia Retejo aŭ Apo, pri la speco de foliumilo kiun vi uzas, pri la speco de operaciumo kiun vi uzas, kaj pri la domajna nomo de via provizanto de retservoj.

Viaj opinioj kaj reagoj: Ni povas kontakti vin por volontule respondi al demandaroj, enketoj aŭ merkataj esploroj por ekscii viajn opiniojn kaj reagojn. La transdonado de ĉi tiuj informoj ne estas deviga por vi.

Kiam ni ricevas viajn personajn informojn de triaj partioj, ni protektas ilin kiel priskribite en ĉi tiu Privateca politiko.

2. Kolektado kaj uzado de personaj informoj

Ni kolektas kaj uzas la informojn interalie por:
  • krei vian konton en niaj Retejo kaj Apo;
  • provizi niajn servojn;
  • kontakti vin kaj komuniki kun vi;
  • interna administrado;
  • merkataj esploroj kaj evoluigado de nia entrepreno kaj ĝiaj retejoj;
  • merkatado, inkluzive de rekta merkatado;
  • organizi konkursojn aŭ oferti al vi aldonajn avantaĝojn;
  • sendi al vi reklamajn informojn pri triaj partioj kiuj laŭ ni povus interesi vin; kaj
  • analizi datumojn.

3. Rivelado de personaj informoj al triaj partioj

Ni povas riveli personajn informojn al:

  • kreditinformaj agentejoj kaj kortumoj, tribunaloj kaj reguligaj instancoj, kiam klientoj ne pagas por produktoj aŭ servoj al ili liveritaj de ni;
  • kortumoj, tribunaloj, reguligaj instancoj kaj leĝogardaj funkciuloj, por kontentigi leĝajn postulojn ligitajn al aktuala aŭ estonteca proceso, aŭ por establi, uzi aŭ defendi niajn jurajn rajtojn;
  • triaj partioj, inkluzive de agentoj aŭ subentreprenistoj, kiuj nin helpas ĉe la provizado de informoj, produktoj, servoj aŭ rekta merkatado al vi. Ni uzas eksteran servoprovizanton ankaŭ por gastigi niajn datumojn en la nubo. Ili povas esti partioj troviĝantaj, aŭ konservantaj datumojn, ekster Aŭstralio, interalie en Germanio; kaj
  • triaj partioj por kolekti kaj trakti datumojn, inkluzive de Google Analytics kaj aliaj, similaj entreprenoj. Ili povas esti partioj konservantaj datumojn ekster Aŭstralio.

Kiam ni ĉi-cele rivelas viajn personajn informojn al triaj partioj, ni postulas, ke ili sekvu ĉi tiun Privatecan politikon rilate al traktado de viaj personaj informoj.

Kiam ŝanĝiĝas la estraro de nia entrepreno, aŭ se vendiĝas aŭ transdoniĝas entreprenaj havaĵoj, ni rezervas al ni la rajton transdoni niajn uzantodatumbazojn tiom kiom leĝe permesate, kune kun ĉiuj personaj kaj nepersonaj informoj en tiuj datumbazoj. Ĉi tiuj informoj povas esti rivelitaj al eventuala aĉetonto. Ni rivelos informojn nur kun bonaj intencoj.

4. Niaj rajtoj kaj la kontrolado de viaj personaj informoj

Elekto kaj konsento: La transdonado de personaj informoj al ni ne estas deviga por vi. Vi povas elekti ne doni personajn informojn. Kiam vi transdonas al ni viajn personajn informojn, vi konsentas kun la kondiĉoj en ĉi tiu Privateca politiko, kaj vi permesas al ni ĉi-cele riveli aŭ ricevi viajn personajn informojn.

Transdono fare de vi de triapartiaj informoj: Se vi transdonas al ni personajn informojn de tria partio, vi garantias al ni, ke tiu tria partio permesis al vi tion fari.

Limigado: Vi povas limigi la kolektadon kaj uzadon de viaj personaj informoj. Se vi antaŭe konsentis, ke ni povas uzi viajn personajn informojn por rekta merkatado, vi ĉiam povas nuligi tiun konsenton kontaktante nin per nia retadreso menciita en ĉi tiu Privateco politiko.

Alireblo: En certaj cirkonstancoj menciitaj en la aŭstralia privateco-leĝo Privacy Act 1988 (Cth) vi povas peti detalojn pri la personaj informoj kiujn ni konservas pri vi. Povas esti, ke vi pagu administraciajn kostojn por la transdonado de la informoj. En certaj cirkonstancoj menciitaj en Privacy Act 1988 (Cth) ni povas rifuzi transdoni al vi la informojn kiujn ni konservas pri vi.

Korektado: Se vi opinias, ke iuj informoj kiujn ni konservas pri vi, estas eraraj, malaktualaj, nekompletaj, nenecesaj aŭ misgvidaj, bonvolu retmesaĝi al ni. Ni parte dependas de klientoj informantaj nin pri ŝanĝiĝoj en siaj personaj informoj. Ni reagas al ĉiu peto ene de akceptebla tempo. Ni provas senprokraste korekti ĉiujn informojn erarajn, nekompletajn aŭ malaktualajn.

Plendoj: Se vi kredas, ke ni rompis la Aŭstraliajn principojn pri privateco (‘Australian Privacy Principles’) kaj vi volas plendi pri tio, bonvolu retpoŝte kontakti nin kaj doni en via mesaĝo la detalojn pri la rompo. Ni senprokraste esploros vian plendon kaj skribe respondos al vi. En nia respondo ni priskribos la rezultojn de nia esploro, la paŝojn kiujn ni proponas por ripari la rompon, kaj ĉiujn aliajn agojn farotajn por trakti vian plendon.

Malabonado: Se vi volas esti forigita el nia datumbazo de retadresoj aŭ ne plu volas ricevi niajn mesaĝojn, bonvolu kontakti nin, uzante la kontaktinformojn je la fino de ĉi tiu dokumento.

5. Konservado kaj sekureco

Ni zorge atentas pri la sekura konservado de la informoj kiujn vi transdonas. Por preventi nerajtigitan aliradon aŭ riveladon, ni starigis taŭgajn fizikajn, elektronikajn kaj mastrumajn procedurojn por protekti kaj sekurigi la informojn, por preventi misuzadon, malordigadon, perdon, kaj nerajtigitan aliradon, adaptadon kaj riveladon.

Ne eblas garantii la sekurecon de interrete transsenditaj informoj. Ni ne povas garantii la sekurecon de ajnaj informoj kiujn vi sendas al ni aŭ kiujn vi ricevas de ni. La transsendado kaj interŝanĝado de informoj okazas je via propra risko. Kvankam ni faris aranĝojn por preventi nerajtigitan riveladon de informoj, ni ne povas garantii, ke personaj informoj kiujn ni kolektis, ne riveliĝos en maniero kontraŭa al ĉi tiu Privateca politiko.

6. Kuketoj kaj spur-bilderoj

De tempo al tempo ni povas uzi kuketojn en ĉi tiu Retejo. Kuketoj estas tekstdosieroj metitaj en la foliumilon de via komputilo por konservi viajn preferojn. Kuketoj per si mem ne transdonas al ni vian retadreson aŭ aliajn personidentigajn informojn. Tamen, kiam vi elektas enigi en la Retejon personidentigajn informojn, tiuj informoj povas esti ligitaj kun la enkuketaj datumoj.

De tempo al tempo ni povas uzi spur-bilderojn en ĉi tiu Retejo. Spur-bilderoj aŭ clear.gif-dosieroj estas etaj koderoj metitaj en retejon por sekvi la konduton de la vizitantoj kaj por kolekti datumojn pri la vizitantoj de retpaĝo. Spur-bilderoj povas ekzemple esti uzataj por nombri la vizitantojn de retpaĝo aŭ por transdoni kuketon al la foliumilo de vizitanto de tiu paĝo.

Ni povas uzi Google Analytics por kolekti kaj trakti datumojn. Iru al www.google.com, aŭ al alia URL kiun Guglo tiucele uzas, por ekscii kiel Guglo uzas datumojn kiam vi uzas triapartiajn retejojn aŭ aplikaĵojn.

7. Ligiloj al aliaj retejoj

Niaj Retejo kaj Apo povas enhavi ligilojn al aliaj interesaj retejoj. Ni neniel povas influi la funkciadon de tiuj retejoj. Ni ne okupiĝas aŭ jure respondecas pri la protektado kaj privateco de informoj kiujn vi transdonas vizitante tiujn retejojn, kaj ĉi tiu Privateca politiko ne aplikiĝas al tiuj retejoj.

8. Amendoj

Ĉi tiu Privateca politiko estas amendebla: de tempo al tempo ni povas laŭ bontrovo decidi pri ŝanĝoj, aldonoj kaj forigoj. Se post amendoj vi daŭrigas la uzadon de niaj Retejo aŭ Apo, vi per tio montras, ke vi akceptas la amendojn. Vi regule kontrolu ĉi tiun Privatecan politikon antaŭ ol transdoni personajn informojn por vidi ĉu estas ŝanĝoj. Transdonu personajn informojn nur se vi akceptas la novan Privatecan politikon.

Se vi havas demandojn aŭ rimarkojn, bonvolu kontakti nian funkciulon pri Privateco ĉe:

R. Delamore & C. Smith (ABN 82 502 109 138) t/a Amikumu
Unit 4, 635 – 637 Princes Highway
Rockdale NSW 2216
Australia
Retpoŝto:

Kondiĉoj de uzado de la apo

Ĉi tiuj Kondiĉoj de uzado (Kondiĉoj) regas vian uzadon de Amikumu, la poŝkomputila socireta apo (Apo). Uzante ĉi tiun Apon, vi akceptas ĉi tiujn Kondiĉojn, kiujn R. Delamore kaj C. Smith, ABN 82 502 109 138 (aŭstralia entreprennumero), komercantaj kiel Amikumu (indikitaj kiel Amikumu, ninia), de tempo al tempo povas revizii. Ĉi tiuj Kondiĉoj konsistigas jure devigan kontrakton inter vi kaj ni pri la uzado de la Apo.

Elŝutante, instalante, alirante aŭ uzante ĉi tiun Apon, vi agnoskas, ke vi legis kaj komprenas ĉi tiujn Kondiĉojn kaj ke vi estas submetita al ili. Se vi ne akceptas ĉi tiujn Kondiĉojn, vi tuj malinstalu ĉi tiun Apon kaj/aŭ ĉesu aliri kaj uzi ĝin.

La vortoj vi, via kaj Uzanto rilatas al la uzantoj de la Apo.

1. Allaseblo kaj bazo por uzado

  1. La Apon rajtas uzi nur individuoj havantaj minimume dek ok (18) jarojn.
  2. En iuj landoj la uzado de la Apo povas esti malpermesita aŭ limigita. Se vi uzas la Apon ekster Aŭstralio, vi respondecas pri tio, ke vi obeu la leĝojn kaj regulojn de la regiono kie vi aliras aŭ uzas la Apon.

2. Aldonaj kondiĉoj de uzado

Ĉi tiuj Kondiĉoj suplementas kaj inkluzivas:

  1. la politikojn kaj kondiĉojn de Amikumu, inkluzive de la privateca politiko, konsulteblajn en www.amikumu.com (Retejo);
  2. la Kondiĉojn de uzado de Apple Inc., inkluzive de, sen ajna limigo, la Permesilo por uzantoj de licencitaj apoj, kiu estas parto de la Apple-kondiĉoj (Apple-kondiĉoj);
  3. la Kondiĉojn de uzado de Facebook, inkluzive de, sen ajna limigo, la Ĝeneralaj kondiĉoj de Facebook (Facebook-kondiĉoj); kaj
  4. la Ĝeneralajn kondiĉojn de Google Play (Google Play-kondiĉoj).

Se iu Apple-kondiĉo, Google Play-kondiĉo aŭ aplikebla Amikumu-politiko konfliktas kun ĉi tiuj Kondiĉoj de uzado, prioritatas ĉi tiuj Kondiĉoj de uzado, sed nur tiom, kiom ĝi koncernas la Apon.

3. Funkciado de la Apo

  1. La Apo prezentas liston kaj mapon kun homoj ene de geografia radiuso ĉirkaŭ vi, parolantaj fremdajn lingvojn (Uzantoj). Uzantoj povas esplori detalojn pri aliaj Uzantoj, kiel parolata lingvo, nivelo de lingvoflueco kaj loko.
  2. La Apo havas multajn funkciojn kaj ebligas al vi:
    1. komuniki kun aliaj Uzantoj per la tujmesaĝilo;
    2. bloki Uzantojn;
    3. indiki vian lokon kie ajn en la mondo kaj videbligi ĝin por ĉiu Uzanto;
    4. organizi eventojn;
    5. fari en-apajn aĉetojn.
  3. Ĉiu Uzanto agnoskas kaj konsentas, ke la Apo estas nur enkonduka retplatformo, kaj ke la respondecoj de Amikumu limiĝas al la provizado de la Apo.
  4. Ĉiu Uzanto agnoskas, ke dum li estas ensalutita en la Apo, Amikumu povas uzi geolokajn servojn por determini la lokon de la Uzanto.

4. Registriĝo

  1. Antaŭ ol ekuzi la Apon, la Uzanto registriĝu por akiri konton (Konto).
  2. Ĉiu Uzanto registriĝanta por akiri konton, donu kelkajn bazajn informojn, kiel nomo, retadreso kaj pasvorto, aŭ li ensalutu per sia ekzistanta triapartia socireta konto kiel indikita en la Retejo, kaj elektu salutnomon kaj pasvorton.
  3. Ĉiu Uzanto konsentas doni ĝustajn, aktualajn kaj kompletajn informojn dum la registriĝo, kaj ĝisdatigi tiujn informojn, por ke ili restu ĝustaj, aktualaj kaj kompletaj. Amikumu rezervas al si la rajton suspendi aŭ fini ies Konton aŭ uzon de la Apo, se montriĝas, ke la koncerna Uzanto donis informojn neĝustajn, malaktualajn aŭ nekompletajn.
  4. La Uzanto respondecas pri la konfidenceco de la informoj kaj pasvorto de sia Konto. La Uzanto respondecas pri ĉiuj aktivaĵoj en sia Konto. La Uzanto konsentas ne riveli sian pasvorton al ajna eksterulo, kaj porti la solan respondecon pri ĉiuj aktivaĵoj aŭ agoj sub sia Konto, senkonsidere ĉu li permesis tiujn aktivaĵojn kaj agojn aŭ ne. La Uzanto regule ŝanĝos sian pasvorton.
  5. La Uzanto tuj informos Amikumu pri ĉia nepermesita uzado de sia Konto.

5. Kopirajto kaj intelektaj propraĵoj

  1. Nia Apo enhavas materialojn posedatajn de, aŭ licencitajn al, ni (aŭ, depende de la situacio, niaj filioj kaj/aŭ eksteraj licencantoj). Tiuj materialoj, inkluzive de, sed ne limigite al, varmarkoj, komercaj nomoj, programoj, Enhavoj, fasonado, bildoj, grafikaĵoj, aranĝado kaj aspekto de la Apo, estas protektitaj de aŭstraliaj kaj internaciaj leĝoj. Amikumu, la Amikumu-logotipo kaj aliaj Amikumu-materialoj uzataj en rilato al la Apo, estas registritaj aŭ neregistritaj varmarkoj de Amikumu (kune nomataj Amikumu-markoj).
  2. Intelektaj propraĵoj inkluzivas ĉiujn kodojn, algoritmojn, kopirajtojn, tarifojn, prezojn, registritajn kaj neregistritajn Amikumu-markojn, logotipojn, sloganojn, fasonojn, sonregistraĵojn, informojn, bildojn, fotojn, patentojn, teknikojn, komercajn sekretojn, ideojn, metodojn, diagramojn, desegnojn, datumbazojn, notojn, dokumentojn, konfidencajn informojn kaj ĉiujn aliajn proprietojn aŭ koncesiojn rilatantajn al Amikumu (en ĉiu kazo senkonsidere ĉu ili estas registritaj, neregistritaj aŭ registreblaj), kune kun Apoj por registrado kaj ĉiuj rajtoj je registrado aŭ reregistrado de tiuj rajtoj kie ajn en la mondo, ĉu kreitaj antaŭ, ĉu kreitaj post la dato de ĉi tiuj Kondiĉoj; kromvaloron de la entrepreno kaj la Apo; komercajn nomojn kaj nomojn de kompanioj aŭ organizoj; domajnajn nomojn; kaj Enhavojn, bildojn kaj aspektojn.
  3. Inter vi kaj ni, vi konsentas, ke ni posedas ĉiujn Rajtojn pri intelektaj propraĵoj rilate al la Apo, kaj ke nenio en ĉi tiuj kondiĉoj kaŭzas transdonon de Rajtoj pri intelektaj propraĵoj. Ni posedas la Rajtojn pri intelektaj propraĵoj, inkluzive de kopirajtoj, rilate al ĉiuj kreaĵoj kaj literaturaj verkoj prezentitaj en la Apo. La Apon protektas internaciaj traktatoj, leĝoj kaj aliaj proprietoj pri kopirajto, varmarkoj kaj komercaj sekretoj. Ĝi ankaŭ povas enhavi sekurigilojn kiuj protektas ciferecajn informojn nur laŭ permesoj de Amikumu aŭ la posedantoj de la Enhavoj.
  4. Aliaj varmarkoj, servomarkoj, grafikaĵoj kaj logotipoj en rilato al la Apo, estas la varmarkoj de la respektivaj posedantoj (kune nomataj Triapartiaj markoj).
  5. Oni ne rajtas tute aŭ parte kopii, imiti aŭ uzi la Intelektajn propraĵojn, Amikumu-markojn kaj Triapartiajn markojn sen antaŭa skriba permeso de Amikumu aŭ la posedanto de la koncerna varmarko.
  6. Uzantoj ne akiras kvoton en aŭ licencon pri la Intelektaj propraĵoj, Amikumu-markoj aŭ Triapartiaj markoj sen antaŭa skriba permeso de Amikumu aŭ la posedanto de la koncerna varmarko. Uzantoj ne rajtas fari ion ajn kio malhelpas aŭ rompas Rajtojn pri intelektaj propraĵoj.

6. Permesiloj por uzantoj

  1. Sub ĉi tiuj Kondiĉoj Amikumu donas al la Uzanto personan, neekskluzivan, netransdoneblan, limigitan kaj revokeblan licencon uzi la Apon nur por propraj personaj kaj/aŭ nekomercaj celoj per komputilo aŭ portebla aparato (ĉiu nomata Aparato) posedata aŭ regata de la Uzanto kiel permesite laŭ ĉi tiuj Kondiĉoj (Permesiloj por uzantoj), kaj ne uzi la Apon alimaniere aŭ alicele, escepte de uzoj permesitaj laŭ lokaj leĝoj pri honesta komercado. Ĉiuj aliaj uzoj estas malpermesitaj sen nia antaŭa skriba permeso.
  2. La rajto uzi la Apon estas al vi licencita, sed ne vendita. Vi ne havas rajtojn je la Apo aliajn ol uzi ĝin sub ĉi tiuj Kondiĉoj.
  3. Ĉi tiuj Kondiĉoj kaj Permesilo por uzantoj kovras ĉiujn ĝisdatigojn, aldonojn aŭ anstataŭojn por ĉi tiu Apo, escepte se tiujn ĝisdatigojn, aldonojn aŭ anstataŭojn akompanas apartaj kondiĉoj. Tiukaze validos tiuj apartaj kondiĉoj.

7. Garantioj de la Uzanto

  1. Uzante nian Apon, vi garantias, ke vi havas la jurajn kapablon kaj permeson akcepti la Kondiĉojn kaj uzi la Apon sub ĉi tiuj Kondiĉoj, ke vi havas almenaŭ 18 jarojn, ke ĉiuj informoj kiujn vi sendas por registriĝi estas fidindaj kaj ĝustaj kaj ke vi ĝisdatigos ilin por ke ili restu ĝustaj, kaj ke uzante la Apon vi ne malobservas aplikeblan leĝon aŭ regularon.
  2. Vi rajtas uzi nian Apon se vi akceptas la Kondiĉojn kaj donos la Apon al nenia tria partio. Vi akceptas, ke Amikumu havas la rajton rifuzi al vi ĉian nunan aŭ estontan uzon de la Apo, kaj ke Amikumu rezervas al si la rajton permesi aŭ malpermesi aliron al la Apo kaj la rajton elapigi Uzanton.

8. Tarifoj kaj pagoj

  1. Oni povas agordi sian Konton kiel Uzanto senpage.
  2. Se Uzanto pretas pagi la tarifojn menciitajn en la Retejo, li povas ekuzi certajn aldonajn funkciojn de la Apo. La specialaj funkcioj de la Apo kaj nia tarifaro estas klarigitaj en la Apo aŭ la Retejo kaj ni povas laŭ nia bontrovo ŝanĝi ilin de tempo al tempo.

9. Uzantinformoj kaj sekureco

  1. Por la funkciado de la Apo povas esti necese transsendi informojn donitajn de la Uzanto, kiel uzantonomoj, pasvortoj, adresoj, retadresoj kaj geografiaj lokoj de la Uzanto (Uzantinformoj).
  2. Se la Uzanto uzas tiajn Apo-funkciojn, li konsentas pri la transsendado de Uzantinformoj al Amikumu, al ĝiaj agentoj kaj/aŭ al ĝiaj servoprovizantoj por registri, prilabori kaj konservi tiujn Uzantinformojn tiom kiom necesas por la funkciado de la Apo kaj por la celoj priskribitaj en nia Privateca politiko en nia Retejo.
  3. Uzantinformoj estas sekure konservataj. Kiam ni ekscias pri sekureca rompo, ni informos la koncernajn uzantojn kaj ni kunlaboros kun aŭtoritatoj por trakti la rompon.
  4. Nur la Uzanto mem respondecas pri la konfidenceco kaj sekureco de ĉiuj Uzantinformoj transsenditaj de aŭ konservitaj en Aparato por la celoj de la Apo, kaj pri ĉiuj negocoj kaj aliaj aktivaĵoj en la nomo de la Uzanto, faritaj ĉu kunpermese, ĉu senpermese.
  5. La Uzanto konsentas senprokraste informi nin pri ĉiuj senpermese faritaj negocoj aŭ sekurecorompoj rilatantaj al la Apo. Ni ne respondecas pri perdoj pro perdiĝo aŭ ŝteliĝo de Uzantinformoj transsenditaj de aŭ konservitaj en Aparato, aŭ pro senpermesaj aŭ fraŭdaj negocoj rilatantaj al la Apo.

10. Intelektaj propraĵoj de Uzantoj

  1. En la Apo la Uzanto povas ensendi biografiajn informojn, profilbildojn, geografiajn informojn kaj aliajn komunikojn (kune nomatajn Uzantosendaĵoj). La Uzantosendaĵoj povas esti gastigitaj, konigitaj kaj/aŭ publikigitaj kiel parto de la Apo, kaj povas esti videblaj por aliaj Uzantoj ene de difinita radiuso de via geoloko ne eksplicite blokitaj de vi. Mesaĝoj, sciigoj kaj invitoj kiujn vi rekte sendas al aliaj Uzantoj (kune nomataj Privataj mesaĝoj) videblas nur por tiu(j) al kiu(j) vi rekte sendis ilin. Alifklanke, Uzantosendaĵoj videblas ĝenerale por ĉiuj Uzantoj ene de difinita distanco de via geoloko, sed ne por Uzantoj blokitaj de vi.
  2. Rilate al viaj Uzantosendaĵoj vi garantias, ke:
    1. vi posedas aŭ havas ĉiujn necesajn licencojn, rajtojn, konsentojn, uzpermesojn, kopirajtojn, patentojn, varmarkojn, komercajn sekretojn kaj aliajn proprietojn rilate al ĉiuj Uzantosendaĵoj, kaj vi permesas al Amikumu ebligi inkluzivigon kaj uzadon de la koncernaj Uzantosendaĵoj laŭ la celoj de la Apo kaj ĉi tiuj Kondiĉoj; kaj
    2. vi havas la skriban konsenton, liberigon kaj/aŭ permeson de ĉiu individue identigebla persono en la Uzantosendaĵoj uzi ties nomon aŭ similaĵon por ebligi inkluzivigon kaj uzadon de la koncernaj Uzantosendaĵoj laŭ la celoj de la Apo kaj ĉi tiuj Kondiĉoj.
  3. Ensendante Uzantosendaĵojn al la Apo, vi donas al Amikumu tutmondan, neekskluzivan, senpagan, sublicenceblan kaj transdoneblan permeson uzi, reprodukti, distribui, montri kaj prezenti la Uzantosendaĵojn, kaj fari verkojn surbaze de ili, en rilato al la Apo kaj al la entrepreno Amikumu, inkluzive, sen ajna limigo, por reklami kaj distribui la Apon parte aŭ tute (kaj verkojn bazitajn sur ĝi) per ajnaj informiloj kaj informkanaloj. Ĉi tiel vi ankaŭ donas al ĉiu ricevanto de via Uzantosendaĵo neekskluzivan permeson aliri viajn Uzantosendaĵojn per la Apo. La ĉi-antaŭe menciita permeso kiun vi donis pri Uzantosendaĵo tuj finiĝas kiam vi forigas la koncernan Uzantosendaĵon el la Apo.

11. Akcepteblaj kaj malpermesitaj uzoj

Uzo de la Apo kaj de ajnaj Enhavoj kaj Uzantinformoj transsenditaj en rilato al la Apo, estas limigita al la celitaj funkcioj. La Uzanto konsentas, ke lia aŭ ŝia uzo de la Apo kaj de ajnaj Enhavoj, Uzantosendaĵoj kaj Privataj mesaĝoj konformu al ĉi tiuj Kondiĉoj kaj al la Amikumu-politikoj. Neniukaze oni rajtas uzi la Apon en maniero, kiu:

  1. tordas, misuzas, ĝenas, minacas, misfamigas aŭ alie malhelpas, rompas aŭ malobservas la rajtojn de aliaj (inkluzive de, sed ne limigite al, publikigaj rajtoj aŭ aliaj proprietoj);
  2. estas kontraŭleĝa, fraŭda aŭ trompa;
  3. aplikas teknologiojn aŭ aliajn rimedojn nepermesitajn de ni por aliri la Apon, Retejon aŭ Enhavojn;
  4. uzas aŭ lanĉas ian aŭtomaton, inkluzive de, sen ajna limigo, robotoj, retaraneoj aŭ eksterretaj legiloj, por aliri la Apon, Retejon aŭ Enhavojn;
  5. provas saboti, malhelpi aŭ modifi la Apon, provas enigi virusojn aŭ aliajn kodojn, dosierojn aŭ programojn kiuj interrompas, detruas aŭ limigas la funkciojn, intence transsendas virusojn aŭ aliajn malfunkciigilojn, difektas aŭ malhelpas la Apon inkluzive de, sed ne limigite al, la uzo de trojaj ĉevaloj, virusoj aŭ pirateco, aŭ programoj povantaj difekti aŭ malhelpi la Apon;
  6. provas senpermese aliri nian komputilan reton aŭ la kontojn de Uzantoj;
  7. instigas konduton kiu kaŭzus kriman aŭ civilan respondecon;
  8. malobeas ĉi tiujn Kondiĉojn;
  9. provas difekti, malŝalti, troŝarĝi aŭ malhelpi niajn servilojn aŭ retojn;
  10. ne konformiĝas al aplikeblaj triapartiaj kondiĉoj de uzado; aŭ
  11. ebligas aŭ helpas al aliulo fari agojn kiel la ĉi-supre menciitajn.
    Vi ne:
  12. afiŝu, alŝutu, publikigu, alsendu aŭ transsendu Enhavojn kiuj:
    1. rompas, misuzas aŭ malobservas triapartiajn patenton, kopirajton, varmarkon, komercan sekreton, moralajn rajtojn aŭ aliajn rajtojn pri intelektaj propraĵoj, publikigajn rajtojn aŭ privatecajn rajtojn;
    2. estas fraŭdaj, kontraŭleĝaj, misgvidaj aŭ trompaj;
    3. petas monon de aliaj Uzantoj, aŭ celas alimaniere trompi ilin;
    4. misfamigas Amikumu aŭ la Apon;
    5. transsendas trudmesaĝojn, ĉenleterojn, spammesaĝojn, trompmesaĝojn, trolaĵojn aŭ aliajn malpermesitajn amassendaĵojn;
    6. enhavas filmojn, bildojn aŭ aliajn registraĵojn de aliulo sen ties permeso (aŭ, se temas pri neplenaĝulo, sen gepatra aŭ kuratora permeso);
    7. estas misfamigaj, malrespektaj, obscenaj, pornografiaj, blasfemaj, vulgaraj, ofendaj aŭ iel enhavas seksan ĉikanadon;
    8. favoras diskriminacion, maltoleremon, rasismon, malamon, ĉikanadon aŭ ofendadon kontraŭ individuo aŭ grupo;
    9. estas perforteca aŭ minaca, aŭ favoras perfortadon aŭ agojn kiuj minacas aŭ ĉikanas iun alian; aŭ
    10. favoras damaĝajn agojn aŭ substancojn;
  13. printu, publikigu, modifu, konigu per ligilo aŭ distribuu Enhavojn de la Apo aŭ aliajn dokumentojn kiujn ni havigis al vi, escepte se ni skribe tion permesis al vi;
  14. rompu kopirajton aŭ Rajtojn pri intelektaj propraĵoj, inkluzive de, sed ne limigite al, tio ke vi ne republikigu, kopiu, distribuu, transsendu aŭ publike prezentu materialojn de nia Apo, kaj ke vi ne ŝanĝu aŭ modifu ajnajn kodojn aŭ materialojn de la Apo;
  15. enkadrigu aŭ enkorpigu la Apon en alian retejon;
  16. uzu la Apon por komercaj celoj;
  17. kolektu aŭ rikoltu el la Apo ajnajn personidentigajn informojn, inkluzive de telefonnumeroj, nek uzu Apajn komunikilojn por ajnaj komercaj ofertoj aŭ spamado;
  18. modifu, kopiu, distribuu, transsendu, montru, prezentu, reproduktu, publikigu, licencu, uzu kiel bazon por aliaj verkoj, transdonu, vendu aŭ pluvendu ajnan Apon; aŭ
  19. ebligu aŭ helpu al aliulo fari agojn kiel la ĉi-supre menciitajn.

Ĉiaj alimanieraj uzoj de la Apo, inkluzive de, sen ajna limigo, la pluvendado, transdonado, modifado aŭ distribuado de la Apo aŭ de la tekstoj, bildoj, muzikaĵoj, strikodoj, filmoj, datumoj, ligiloj, prezentoj kaj aliaj enhavoj rilatantaj al la Apo (Enhavoj) estas malpermesataj.

Ni rezervas al ni la rajton laŭ nia bontrovo fini ajnan Permesilon por uzantoj, forpreni Enhavojn aŭ fari jurajn paŝojn, se ni opinias verŝajne, ke la Enhavoj aŭ la uzo de la Apo malobservas aŭ povas malobservi ĉi tiujn Kondiĉojn aŭ la Amikumu-politikojn. Preterlasi aŭ prokrasti tiajn rimedojn ne signifas, ke ni rezignas pri niaj rajtoj eldevigi obeadon al ĉi tiuj Kondiĉoj.

Kiam finiĝas la Kondiĉoj, ni ne plu havas devojn al vi, kaj rajtas ĉesigi provizadon de la Apo al vi. La finiĝo de la Kondiĉoj ne malpliigas la akiritajn rajtojn, devojn kaj leĝajn rimedojn de la partioj.

12. Garantio por konsumantoj

  1. Ni liveras nian Apon kun garantioj por konsumantoj sub aplikeblaj neekskluzivigeblaj lokaj konsumantprotektaj leĝoj.
  2. Certaj leĝoj, inter kiuj la aŭstralia konsumantprotekta leĝo (Australian Consumer Law), povas implici garantiojn aŭ kondiĉojn aŭ povas dikti al ni devojn kiuj ne aŭ nur parte estas ekskluzivigeblaj, limigeblaj aŭ modifeblaj. Ĉi tiuj Kondiĉoj estas submetitaj al tiuj leĝaj kondiĉoj. Se tiuj leĝaj kondiĉoj aplikiĝas, la respondeco de Amikumu kaj ĝiaj filioj sub tiuj kondiĉoj estos laŭeble limigita, laŭ bontrovo de Amikumu, al: (1) se temas pri varoj, la anstataŭigo de la varoj aŭ la liverado de egalvaloraj varoj; la riparado de la varoj; la pago de la kostoj por anstataŭigi la varojn aŭ por akiri egalvalorajn varojn; aŭ la pago de la kostoj por riparigi la varojn; kaj (2) se temas pri servoj, la reliverado de la servoj; aŭ la pago de la kostoj por reliverigi la servojn.

13. Malgarantioj

  1. Ni liveras la Apon sengarantie al la Uzanto en ĝia nuna stato, kaj la Uzanto uzas la Apon proprariske.
  2. En maksimume permesebla grado sub la aplikeblaj leĝoj, ni forrifuzas ĉiujn garantiojn, deklarojn kaj kondiĉojn, ĉu eksplicitajn, ĉu implicitajn, inkluzive de ajnaj garantioj, deklaroj kaj kondiĉoj ke la Apo estas disvendebla, de kontentiga kvalito, fidinda, preciza, kompleta, taŭga por specifa celo aŭ bezono, leĝkonforma, sendifekta aŭ senerara, aŭ seninterrompe uzebla, aŭ ke la uzo de la Apo fare de la Uzanto estas konforma al leĝoj aplikeblaj por la Uzanto, aŭ ke Uzantinformoj transsenditaj en rilato al la Apo (ankaŭ kadre de reta pagado) transsendiĝos sukcese, senerare aŭ sekure.
  3. Ni ne garantias aŭ deklaras, nek eksplicite nek implicite, ke Enhavoj kaj informoj en la Apo estas ĝustatempaj, seneraraj, bonkvalitaj, kompletaj aŭ ekzistantaj, ke la Apo estas teknike alirebla, taŭga kaj senerara, aŭ ke via uzo de la Apo ne rompas triapartiajn rajtojn.
  4. Amikumu akceptas nenian respondecon pri tio ĉu la Uzanto observas aplikeblajn leĝojn kaj regulojn.
  5. Amikumu ne kontrolas, nek povas kontroli la situacion, laŭleĝecon aŭ taŭgecon de Uzantoj. Uzantoj mem respondecas pri la kontrolado de la identeco kaj taŭgeco de Uzantoj kiujn ili kontaktas per la Apo.
  6. Amikumu akceptas nenian respondecon pri la fidindeco, senerareco aŭ kompleteco de la informoj en la Apo aŭ donitaj de la Uzanto, kaj prie ne donas deklarojn aŭ garantiojn al vi aŭ al ajna alia persono. Amikumu forrifuzas ĉian kaj ĉiun respondecon rilate al ĉiaj kaj ĉiuj Uzantoj, Profiloj, Uzantosendaĵoj kaj Privataj mesaĝoj.
  7. Uzante la Apon, vi akceptas ke ĉia jura rimedo kiun vi volas apliki aŭ respondeco kiun vi volas eldevigi pro agoj aŭ preterlasoj de aliaj Uzantoj aŭ aliaj triaj partioj, estos limigita al postulo kontraŭ la Uzanto aŭ alia tria partio kiu damaĝis vin. Ni instigas vin komuniki rekte kun la koncerna Uzanto de la Apo se temas pri komunikoj aŭ aranĝoj inter vi kaj solvi iajn disputojn inter vi.
  8. La Uzanto konsentas apliki ĉiujn necesajn antaŭrimedojn dum siaj interagoj kun aliaj Uzantoj. Vi proprariske entreprenas komunikojn aŭ interagojn kun aliaj Uzantoj, ĉu en, ĉu ekster la Apo (inkluzive de, sed ne limigite al, personaj renkontiĝoj kun tiaj Uzantoj, ĉu aŭ ĉu ne en specifaj renkontiĝejoj, donado de mono al tiaj Uzantoj, aŭ interŝanĝado de personaj informoj kun ili).
  9. La sekureco de niaj Uzantoj estas por ni gravega temo. Ni rekomendas al vi, ke, interagante kun alia Uzanto, vi uzu vian juĝkapablon, restu singarda, kaj ne rivelu personajn kaj/aŭ financajn informojn al tiu Uzanto. Kiam vi persone renkontiĝas kun Uzanto, ni rekomendas, ke vi almenaŭ:
    1. esploru antaŭaĵojn pri tiu Uzanto;
    2. renkontiĝu en malferma, publika loko;
    3. donu al amiko aŭ familiano ĉiujn detalojn pri la renkontiĝoplano;
    4. kunportu minimume unu alian plenkreskulon al la renkontiĝo;
    5. ne trinku alkoholaĵojn antaŭ aŭ dum la renkontiĝo;
    6. aranĝu mem vian vojaĝon al kaj for de la renkontiĝejo kaj ne akceptu la vojaĝaranĝojn de la alia Uzanto.

14. Limigado de respondeco

  1. Kiel kondiĉo de uzado de ĉi tiu Apo, kaj konsiderante la Apon kiun ni liveras, ni ekskluzivigas kun via plena konsento en maksimume permesebla grado sub la aplikeblaj leĝoj, ke Amikumu kaj ĝia gepatra kompanio aŭ ligitaj juraj personoj iam ajn (i) respondecos al la Uzanto aŭ al tria partio pri la uzo de la Apo, inkluzive de, sen ajna limigo, retaj pagoj; kaj (ii) respondecos al la Uzanto aŭ al tria partio pri ajnaj rektaj, nerektaj, specialaj, hazardaj, punaj aŭ konsekvencaj damaĝoj, inkluzive de, sen ajna limigo, damaĝoj pro perdo de entreprena kromvaloro, maltrafitaj kaj perditaj profitoj, enspezoj kaj komercaj ŝancoj, perdiĝo, ŝteliĝo aŭ difektiĝo de Uzantinformoj, la maleblo uzi la Apon aŭ misfunkciado de la aparato, kio ajn estas la kaŭzo (inkluzive de neglektado) aŭ damaĝoj alie leviĝantaj pro:
    1. via uzo de la Apo, inkluzive de, sed ne limigite al, damaĝoj kaŭzitaj de, aŭ leviĝantaj pro, via fido al la Apo, interrompoj, eraroj, difektoj, prokrastita funkciado, kondutoj de triaj partioj, aŭ ajna misfunkciado de la Apo;
    2. ĉia senpermesa aliro al aŭ uzo de niaj sekuraj serviloj kaj/aŭ ajnaj personaj aŭ financaj informoj konservitaj en ili;
    3. ĉiaj eraroj aŭ preterlasoj en ajnaj Enhavoj afiŝitaj, retmesaĝitaj, transsenditaj aŭ alie disponigitaj, aŭ ajnaj ofendaj, misfamigaj aŭ kontraŭleĝaj Enhavoj;
    4. la riveliĝo de ajnaj informoj de vi;
    5. la rompo aŭ supozita rompo de, aŭ ajna eksplicita aŭ implicita garantio rilate al, ĉi tiuj Kondiĉoj aŭ ajna negoco; aŭ
    6. limigoj fare de registaroj, strikoj, militoj, ajnaj naturaj katastrofoj aŭ superfortoj, aŭ ĉiaj aliaj kondiĉoj kiujn ni normale ne povas influi.
  2. En maksimume permesebla grado sub la aplikeblaj leĝoj, la sola rimedo kiun Uzanto havas je sia dispono estas ĉesigi la uzadon de la Apo aŭ ĉesigi retan pagadon.
  3. En maksimume permesebla grado sub la aplikeblaj leĝoj, la maksimuma suma respondeco de Amikumu kaj ĝia gepatra kompanio aŭ aliaj ligitaj kompanioj al la Uzanto, ĉu laŭ kontraktoj, ĉu pro deliktoj (inkluzive de neglektado), strikta respondeco aŭ alia teorio pri respondeco, leviĝanta pro aŭ rilatanta al la uzo aŭ neuzeblo de la Apo, estas la sumo kiun pagis la Uzanto, se tion li faris, al Amikumu por aliro al aŭ uzo de la Apo dum sesmonata periodo tuj antaŭ la evento kiu kaŭzis tian respondecon, aŭ cent aŭstraliaj dolaroj (AUD 100) se tiaj pagoj ne okazis.
  4. La limigado de respondeco reflektas la atribuadon de risko al la diversaj partioj. La limigoj specifitaj en ĉi tiu sekcio pluekzistos kaj pluaplikeblos eĉ se montriĝos, ke iu limigita rimedo en ĉi tiuj Kondiĉoj maltrafas sian ĉefan celon. La limigoj de respondecoj prezentitaj en ĉi tiuj Kondiĉoj celas utili al Amikumu.

15. Kompensado

  1. Uzante la Apon, vi konsentas defendi, kompensi kaj protekti nin (kaj niajn gepatran kompanion, ligitajn jurajn personojn, funkciulojn, direktorojn, provizistojn, dungitojn kaj agentojn) ĉe ĉiaj pretendoj, rimedoj, procesoj, postuloj, damaĝoj, respondecoj, kostoj aŭ elspezoj (inkluzive de juraj kostoj kaj elspezoj surbaze de plena kompensado), ankaŭ se temas pri deliktoj, kontraktoj aŭ neglektoj, kaŭze de aŭ rilate al via uzo de aŭ aliro al la Apo; ĉia rompo de ĉi tiuj Kondiĉoj fare de vi; ajna intenca, kontraŭleĝa aŭ neglekta ago aŭ preterlaso de vi; kaj ĉia viaflanka rompo de aplikeblaj leĝoj aŭ triapartiaj rajtoj.
  2. Ni rezervas al ni la rajton ekskluzive defendi kaj direkti ĉiajn aferojn alie kompensendajn fare de la Uzanto, ĉe kio la Uzanto kunlaboru ĉe la pruvado de ĉiuj disponeblaj defendoj.
  3. Ĉi tiu devo pri defendado kaj kompensado pluekzistos, eĉ se ne plu validas ĉi tiuj Kondiĉoj kaj vi ne plu uzas la Apon. Vi ne rajtas transdoni aŭ asigni ĉi tiujn Kondiĉojn kaj la rajtojn kaj licencojn sub tiuj Kondiĉoj, sed ni rajtas senlime transdoni ilin.

16. Ĝeneralaĵoj

  1. Amendoj: Amikumu rezervas al si la rajton en ajna momento laŭ sia bontrovo amendi, ŝanĝi aŭ modifi ĉi tiujn Kondiĉojn aŭ aliajn Amikumu-politikojn rilatantajn al la uzo de la Apo, publikigante reviziojn en la Retejo. Pluuzante la Apon post la publikigo de ĉi tiuj ŝanĝoj aŭ modifoj, vi akceptas tiujn ŝanĝojn aŭ modifojn. Se ŝanĝo aŭ modifo estas neakceptebla por vi, vi povas ĉesigi la uzadon de nia Apo.
  2. Aplikeblaj leĝoj kaj jurisdikcio: Ĉi tiun Apon regas la leĝoj de Novsudkimrio kaj la Komunejo de Aŭstralio. Ĉiu partio nerevokeble kaj senkondiĉe submetas sin al la ekskluziva jurisdikcio de la Novsudkimriaj kortumoj.
  3. Apartigeblo: Se unu el ĉi tiuj Kondiĉoj montriĝas kontraŭleĝa, nevalida aŭ ial neeldevigebla, tiam ĝi estas konsiderata apartigita de ĉi tiuj Kondiĉoj kaj ĝi neniel malpliigas la validecon kaj eldevigeblon de la restantaj kondiĉoj.
  4. Disputoj: Vi konsentas, ke vi laŭ via maksimuma eblo provu solvi kun ni ĉian disputon leviĝantan el aŭ rilatantan al ĉi tiuj Kondiĉoj, antaŭ ol turni vin al ia ekstera proceduro por solvi la disputon. Skribe informu nin se vi havas disputon.
  5. Tuta kontrakto: Ĉi tiuj Kondiĉoj formas la tutan kontrakton inter la Partioj pri la temo de la Kondiĉoj. Ĉiuj antaŭaj parolaj kaj skribaj komunikoj, deklaroj, garantioj aŭ promesoj estas anstataŭitaj de la Kondiĉoj kaj ne influas la interpretadon aŭ signifon de la Kondiĉoj. Ĉiu Partio plene fidis al propraj esploroj antaŭ ol akcepti la Kondiĉojn.
  6. Finado: La Kondiĉoj validas ĝis ni finas ilin. Tion ni povas fari ĉiumomente sen antaŭa sciigo al vi. En kazo de finado de la Kondiĉoj, pluvalidos ĉiuj limigoj kiujn ili diktas al vi, kaj ĉiuj limigoj de respondeco kiujn ili mencias.
Se vi havas demandojn aŭ rimarkojn, bonvolu kontakti nin:

R. Delamore & C. Smith (ABN 82 502 109 138) t/a Amikumu
Unit 4, 635 – 637 Princes Highway
Rockdale NSW 2216
Australia
Retpoŝto: