Subtenu nin

Dankon pro via intereso subteni Amikumu.

Jen 8 facilaj manieroj por montri vian subtenon kaj helpi kreskigi nian komunumon.

  1. Aniĝu al nia novaĵletero

Ĉiun monaton ni publikigas novaĵleteron kun enrigardoj de niaj planoj kaj sukcesoj malantaŭ la kulisoj. Ankaŭ ni akceptas kontribuaĵojn de membroj el nia komunumo, ekzemple de vi mem. Jen kiel ni parolas rekte kun vi. Aniĝu ĉi tie.

  1. Sekvu niajn sociajn paĝojn

Ni havas paĝojn ĉe la plej popularaj sociaj retejoj.

  1. Sciigu viajn amikojn pri ni

Havigu al viaj amikoj nian apon per sociaj komunikiloj aŭ retpoŝto!

Ju pli da homoj konscias pri Amikumu, des pli utila Amikumu fariĝas por ni ĉiuj. Diskonigu ligilon al nia oficiala retejo www.amikumu.com kune kun noto pri kial vi ŝatas nin tiom multe.

  1. Helpu traduki la apon kaj retejon!

Ni celas fariĝi la plej tradukita apo en la mondo! Tio ne estas facila, tial ni bezonas vian helpon!

Por kontribui al jama traduko aŭ komenci novan, bonvolu aniĝi al Amikumu-Weblate (nia preferata traduk-servo) kaj elekti la lingvon, kiun vi volas traduki. Ne ekzistas minimuma aĝo, vi povas traduki la tutan apon aŭ nur unu vorton-vi decidu.

  1. Aĉetu oran membrecon!

Ora membreco provizas vin per aldonaj funkcioj, ekzemple per virtuala teleportado kaj kromaj agordoj de privateco. Tamen, ankaŭ ĝi estas bona maniero montri vian subtenon kaj provizi nin per valora financado! Baldaŭ vi povas aĉeti Oran Membrecon de en la apo.

  1. Aĉetu T-ĉemizon aŭ tasegon!

Porti t-ĉemizon kun emblemo de Amikumu estas bonega maniero pli sciigi la publikon pri ni. Esploru nian retbutikon.

  1. Presu kaj diskonigu niajn flugfoliojn

Ni preparis flugfoliojn, kiujn vi povas disdoni en via lernejo, universitato kaj loka lingva klubo. Ankaŭ ili estas jam tradukitaj en multajn aliajn lingvojn por via uzado. Se vi bezonas tajloritajn flugfoliojn, bonvolu kontrakti nin ĉe help@amikumu.com

  1. Organizu kunvenojn!

Laste kaj grave, renkontiĝu per Amikumu kaj rakontu al ni viajn spertojn! Ni amas diskonigi sukcesajn renkontiĝojn al nia komunumo. Retpoŝtu viajn rakontojn kaj fotojn al info@amikumu.com.

Fine, multajn dankojn pro ĉia helpo, kiun vi povas doni.

Se vi havas ideojn aŭ sugestojn, ne hezitu kontakti nin ĉe help@amikumu.com.