Helpo / FAQ

Ĝenerale

Kio estas Amikumu?

Amikumu estas apo, kiu helpos vin trovi kaj kontakti proksimajn lingvemulojn. Ekzemple, kiam oni ferias, oni povas uzi Amikumu por renkontiĝi kun parolantoj de la franca, hispana aŭ iu ajn lingvo apude.

Funkcioj

Kiel ĝi funkcias?

  1. Krei konton permane aŭ per Fejsbuko.

  2. Elekti la lingvojn, kiujn vi regas kaj je kiu nivelo. Ekzistas pli ol 7.000 lingvoj (inkluvize de 100+ signolingvoj) en nia datumbazo.

  3. Verki proprajn nomon kaj biografion por ĉiu lingvo, kiun vi regas.

  4. Filtri la apudan liston por trovi la 100 plej proksimajn homojn apude, kiuj parolas vian celitan lingvon.

  5. Kontakti aliajn kaj renkontiĝi!

Ĉu estas senpage?

Jes.

Per kiuj sistemoj oni povos uzi Amikumu?

Amikumu funkcias per Android (OS 4.0.3) kaj iOS 9.1 (iPhone 4S, iPad 2+).

Sekureco

Ĉu aliaj ĉiam povas vidi, kie mi precize estas?

Viaj privateco kaj sekureco estas tre gravaj al ni, do Amikumu ne montras precizajn poziciojn.

Kiel mi povas certigi, ke stranguloj ne mesaĝu min?

Vi ne povas tute eviti tion. Tamen, se oni ĝenas vin vi povas facile bloki tiun per ties profila interfaco. Kiam vi blokas iun, tiu ne plu povas vidi aŭ kontakti vin.

Komunumo

Ĉu Amikumu estas malfermitkoda?

Kvankam ni ŝatas malfermitkodon, bedaŭrinde, malfermitkodo ne taŭgas por nia organizo. Tamen, ni ĉiam estas serĉanta eblojn malfermigi nian kodon kiam la situacio tion permesas.

Ĉu mi povas traduki Amikumu?

Jes, vi povas helpi traduki Amikumu al via lingvo ĉi tie.

Kion signifas Amikumu?

Amikumu signifas umi kun amikoj en Esperanto.

Kiel mi povas helpi?

Ni bonvenigas viajn pritaksojn, do aniĝu al nia retpoŝtlisto, aŭ sekvi nin ĉe Fejsbuko, Tvitero kaj VK-paĝo por esti informita.

Por pli da informo, kontaktu nin ĉe help@amikumu.com