Artikoloj de Tanja

La zumado de la Amikumu-teamo

Kunsido kun Evildea

Kunsido kun Evildea

Dum la pasintaj monatoj la teamo de Amikumu multe laboris pri ĝisdatigi kaj plibonigi ne nur la apon mem, sed ankaŭ la retejon, kaj la servilon.

La plejmulte da la teamo renkontiĝis por realviva kunsido, la unuan fojon ekde jaroj! Oni multe progresigis aferojn, diskonigis kaj esploris ideojn kaj planojn.

Unu el la plej grandaj ŝanĝoj estas la movo de CrowdIn al nia propra traduksistemo ĉe http://traduk.amikumu.com. Ni elektis Weblate, ĉar ĝi ofertas al ni la plej bonan eblon, ne nur rilate al facila uzado, sed ankaŭ rilate al la kvanto de lingvoj en kiujn ni volas traduki. Multaj iloj nur ebligas nin, senpage, traduki limigitan kvanton de lingvoj, kio ne konvenas nian deziritan uzadon, aŭ ili volas multe da mono por inkludi niajn deziritajn lingvojn. Ni klopodas inkludi ĉiujn lingvojn, kaj malkovris ke gastigi nian propran sistemon donas al ni tiun eblon. Iu ajn lingvo kiu ne jam troviĝas en nia sistemo, povas esti aldonota, do bv skribi al ni se iu mankas al vi!

weblate