Richard Delamore [Evildea]

Richard Delamore (Evildea)

Ĉefa Afergvida Oficisto
Richard Delamore, kiu uzas la kaŝnomon Evildea, estas aŭstralia Esperanto-Jutubisto kaj gravulo en la Esperanto-filmindustrio. Antaŭ la fondo de Amikumu, Richard kreis Esperanto-TV-on kaj li estis ankaŭ estrarano de la Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA), la Lingva Festivala Asocio (LFA) kaj la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio (EFNSW). Krome, li servis ses jarojn en la aŭstralia armeo kiel radio-operatoro kaj laboris por multaj internaciaj firmaoj kiel komputila administranto.

“Mi vere kredas, ke Amikumu fariĝos esenca ilo por ĉiu lernanto de lingvoj baldaŭ en la estonteco”

Urbo: Sidnejo, Aŭstralio

Lingvoj: angla, Esperanto kaj mandarena

Chuck Smith

Chuck Smith

Ĉefa Teknika Oficisto/iOS-programisto
Chuck Smith estas kunorganizanto de la Polyglot Gathering, kontribuanto de la Kurso de Esperanto ĉe Duolingo kaj fondinto de la Esperanta Vikipedio, inter multaj aliaj projektoj pri lingvoj. Li programadis iOS-apojn ekde la lanĉo de la Apla ap-vendejo en 2008. Li havis ideon por GPS-ilo por trovi proksimajn samideanojn vojaĝante tra Brazilo en 2002, sed devis atendi 15 jarojn por ke teknologio evoluiĝu tiom kiom necesas por realigi ĉi tiun revon. Nun li antaŭĝojas alfronti la defiojn por helpi, ke homoj ĉie konektiĝu kaj tiel plibonigi la mondon.

“Mi antaŭĝojas vidi kiel homoj uzos Amikumu!”

Urbo: Berlino, Germanio (el Usono)

Lingvoj: angla, Esperanto, germana, hispana, franca, nederlanda kaj usona signolingvo

Neil Roberts

Neil Roberts

Android-programisto
Neil Roberts venas de la malgranda insulo de Granda Britio kie li dividas sian tempon inter siaj du grandaj pasioj: malfermitkoda softvaro kaj Esperanto. Antaŭ ol posteniĝi ĉe Amikumu, Neil laboris multajn jarojn por la Gnome grafika uzantinterfaco kaj grafikaj peliloj de Intel-havaj vidkartoj por Linukso. Li interesiĝis pri Esperanto antaŭ dek kvin jaroj kaj tuj poste la lingvo fariĝis kerna parto de lia ĉiutaga vivo. Li estas la aŭtoro de PReVo (vortaro-apo) kaj estas unu el la fondintoj de la interreta radiostacio, Muzaiko.

“Per Amikumu, mi finfine partoprenas kaj ekzercas miajn lingvojn. Ankaŭ mi estas tre ekscita vidi kiom multe da Esperanto-parolantoj vere estas.”

Urbo: Liono, Francio (el Britio)

Lingvoj: angla, Esperanto, franca kaj kataluna

Judith Meyer

Judith Meyer

Servila programisto
Judith Meyer estas fakulino de komputita lingvistiko, kiu pasigas la plejparton de sia tempo programante retajn aplikaĵojn traktantaj lingvojn, ekzemple ŝian projekton LearnYu. Ankaŭ ŝi estas poligloto, kunorganizanto de la Polyglot Gathering, eks-estrarano de [email protected] kaj komitatano C por TEJO, kaj ankaŭ aŭtoro de multaj prilingvaj libroj kaj lingvaj kursoj. Ŝi eklernis Esperanton kiam ŝi estas 14 jaraĝa por uzi ĝin kiel saltotabulon al lernado de aliaj lingvoj.

“Amikumu estos granda helpilo por poliglotoj kiaj mi – sen ĝi vi neniam scius kiu proksime parolas la grekan, hebrean, indonezian aŭ aliajn.”

Urbo: Berlino, Germanio

Lingvoj: germana, angla, Esperanto, latino, franca, itala, greka, mandarena, nederlanda, hispana, indonezia, hebrea kaj svahila

Elena

Elena Khusanova

Grafikisto
Elena Khusanova estas sukcesa kaj lerta grafikisto kun diplomo pri la teorio de arkitekturo. Diplomiĝinte, ŝi ekstudis Esperanton kaj eklaboris en multaj organizoj kaj eventoj. Elstaraj laboroj inkluzivas –  inter la aliaj – ŝian volontuladon por [email protected] en Slovakio kaj por la 101-a Universala Esperanto-Kongreso inter aliaj. Lastatempe, ŝi kompletigis sian propran projekton: kartojn por la ludo “Homlupoj”.

“La mojoseco de Amikumu estas tio, ke ĝi ne nur helpas min trovi lingvajn partnerojn, sed ankaŭ amikiĝi kun novaj homoj ekster la interreto. Mi ne povas atendi!”

Urbo: Jekaturinburgo, Rusio

Lingvoj: rusa, angla, Esperanto, slovaka, sveda kaj tokipono

Jesse Alter

Jesse Alter

Sistemadministranto
Jesse Alter estas sistemadministranto pri Linukso kun diplomoj pri Komputiko kaj Sociala Laboro. Dum jaroj, Jesse administris servilojn por multaj retejoj kaj servoj dum li laboris kiel pediatria sociala laboristo. Li poste ŝanĝis sian karieron por sekvi sian tutvivan intereson pri la konstruado kaj la administrado de komputilaj sistemoj. Krom Amikumu, liaj interesoj inkluzivas pra-komputikon, datumprotektadon, kaj analizon de datumoj.

“Kiam mi komencis lerni Esperanton, estis malfacile por mi trovi Esperanto-lingvajn partnerojn por ekzerci min. Per Amikumu, mi eble iam konkeros trian lingvon.”

Urbo: Filadelfio, Usono

Lingvoj: angla kaj Esperanto

Xu Jie

Xu Jie

Merkatikisto

Xu Jie magistriĝis en verkologio kaj establis sian propran kompanion antaŭ kelkaj jaroj. Li havas abundan sperton en reta merkatado kaj efektivigado de projektoj. Ĉiama lernanto de lingvoj.

“Labori en Amikumu kaj Esperanto estas treege mojosege!”

Urbo: Ĉenduo, Ĉinio

Lingvoj: Ĉina (diversaj specoj), Esperanto, angla kaj hispana

Specialan dankon

Yana Khusanova Rusa VK-komunikanto