En la okazoj, kiam la esperanta kaj angla tekstoj de la Privateca Politiko (angle: Privacy Policy) ebligus malsamajn interpretojn, validus nur la angla originalo

AMIKUMU – PRIVATECA POLITIKO

En ĉi tiu Privateca politiko estas priskribita la devontigo de R. Delamore kaj C. Smith, ABN 82 502 109 138 (aŭstralia entreprennumero), komercantaj kiel Amikumu, ĝiaj sekvantaj kaj rajtigitaj organizoj (indikitaj kiel ninia) al la protektado de la privateco de viaj personaj informoj, kiujn ni kolektas per la retejo www.amikumu.com (Retejo), la poŝkomputila apo Amikumu (Apo) aŭ akiras rekte de vi, t.e. la organizo aŭ la natura aŭ jura persono uzanta niajn Retejon, Apon aŭ servojn (indikita kiel vivia).

Atente legu ĉi tiun Privatecan politikon. Kontaktu nin se vi havas demandojn pri ĝi. Niaj kontaktinformoj troviĝas en la fino de ĉi tiu Privateca politiko.

Transdonante al ni viajn personajn informojn, vi montras, ke vi havis sufiĉajn eblojn aliri ĉi tiun Privatecan politikon, kaj ke vi legis kaj akceptis ĝin.

La transdonado de personaj informoj al ni ne estas deviga, sed ne farante tion, vi povas negative influi vian uzadon de ĉi tiu Retejo aŭ de produktoj kaj servoj ofertitaj en ĝi.

  1. Kolektado de personaj informoj

Personaj informoj: La speco de informoj kiujn ni kolektas, povas esti:

  • nomo;
  • bildo;
  • retadreso;
  • geoloko;
  • sekso;
  • parolata(j) lingvo(j);
  • profesio;
  • demografiaj informoj kiel poŝtkodo;
  • preferoj kaj opinioj; kaj
  • ĉiaj aliaj informoj petitaj de ni en ĉi tiu Retejo, en la Apo aŭ alimaniere, aŭ transdonitaj de vi.

Via uzado de nia Retejo aŭ Apo: Kiel plej multaj aliaj retaj entreprenoj ni povas registri informojn pri viaj vizitado kaj uzado de ĉi tiu Retejo aŭ Apo, interalie uzante kuketojn, pri via komunikado kun nia Retejo aŭ Apo, pri la speco de foliumilo kiun vi uzas, pri la speco de operaciumo kiun vi uzas, kaj pri la domajna nomo de via provizanto de retservoj.

Viaj opinioj kaj reagoj: Ni povas kontakti vin por volontule respondi al demandaroj, enketoj aŭ merkataj esploroj por ekscii viajn opiniojn kaj reagojn. La transdonado de ĉi tiuj informoj ne estas deviga por vi.

Kiam ni ricevas viajn personajn informojn de triaj partioj, ni protektas ilin kiel priskribite en ĉi tiu Privateca politiko.

  1. Kolektado kaj uzado de personaj informoj
  • Ni kolektas kaj uzas la informojn interalie por:
  • krei vian konton en niaj Retejo kaj Apo;
  • provizi niajn servojn;
  • kontakti vin kaj komuniki kun vi;
  • interna administrado;
  • merkataj esploroj kaj evoluigado de nia entrepreno kaj ĝiaj retejoj;
  • merkatado, inkluzive de rekta merkatado;
  • organizi konkursojn aŭ oferti al vi aldonajn avantaĝojn;
  • sendi al vi reklamajn informojn pri triaj partioj kiuj laŭ ni povus interesi vin; kaj
  • analizi datumojn.
  1. Rivelado de personaj informoj al triaj partioj

Ni povas riveli personajn informojn al:

  • kreditinformaj agentejoj kaj kortumoj, tribunaloj kaj reguligaj instancoj, kiam klientoj ne pagas por produktoj aŭ servoj al ili liveritaj de ni;
  • kortumoj, tribunaloj, reguligaj instancoj kaj leĝogardaj funkciuloj, por kontentigi leĝajn postulojn ligitajn al aktuala aŭ estonteca proceso, aŭ por establi, uzi aŭ defendi niajn jurajn rajtojn;
  • triaj partioj, inkluzive de agentoj aŭ subentreprenistoj, kiuj nin helpas ĉe la provizado de informoj, produktoj, servoj aŭ rekta merkatado al vi. Ni uzas eksteran servoprovizanton ankaŭ por gastigi niajn datumojn en la nubo. Ili povas esti partioj troviĝantaj, aŭ konservantaj datumojn, ekster Aŭstralio, interalie en Germanio; kaj
  • triaj partioj por kolekti kaj trakti datumojn, inkluzive de Google Analytics kaj aliaj, similaj entreprenoj. Ili povas esti partioj konservantaj datumojn ekster Aŭstralio.

Kiam ni ĉi-cele rivelas viajn personajn informojn al triaj partioj, ni postulas, ke ili sekvu ĉi tiun Privatecan politikon rilate al traktado de viaj personaj informoj.

Kiam ŝanĝiĝas la estraro de nia entrepreno, aŭ se vendiĝas aŭ transdoniĝas entreprenaj havaĵoj, ni rezervas al ni la rajton transdoni niajn uzantodatumbazojn tiom kiom leĝe permesate, kune kun ĉiuj personaj kaj nepersonaj informoj en tiuj datumbazoj. Ĉi tiuj informoj povas esti rivelitaj al eventuala aĉetonto. Ni rivelos informojn nur kun bonaj intencoj.

  1. Viaj rajtoj kaj la kontrolado de viaj personaj informoj

Elekto kaj konsento: La transdonado de personaj informoj al ni ne estas deviga por vi. Vi povas elekti ne doni personajn informojn. Kiam vi transdonas al ni viajn personajn informojn, vi konsentas kun la kondiĉoj en ĉi tiu Privateca politiko, kaj vi permesas al ni ĉi-cele riveli aŭ ricevi viajn personajn informojn.

Transdono fare de vi de triapartiaj informoj: Se vi transdonas al ni personajn informojn de tria partio, vi garantias al ni, ke tiu tria partio permesis al vi tion fari.

Limigado: Vi povas limigi la kolektadon kaj uzadon de viaj personaj informoj. Se vi antaŭe konsentis, ke ni povas uzi viajn personajn informojn por rekta merkatado, vi ĉiam povas nuligi tiun konsenton kontaktante nin per nia retadreso menciita en ĉi tiu Privateco politiko.

Alireblo: En certaj cirkonstancoj menciitaj en la aŭstralia privateco-leĝo Privacy Act 1988 (Cth) vi povas peti detalojn pri la personaj informoj kiujn ni konservas pri vi. Povas esti, ke vi pagu administraciajn kostojn por la transdonado de la informoj. En certaj cirkonstancoj menciitaj en Privacy Act 1988 (Cth) ni povas rifuzi transdoni al vi la informojn kiujn ni konservas pri vi.

Korektado: Se vi opinias, ke iuj informoj kiujn ni konservas pri vi, estas eraraj, malaktualaj, nekompletaj, nenecesaj aŭ misgvidaj, bonvolu retmesaĝi al ni. Ni parte dependas de klientoj informantaj nin pri ŝanĝiĝoj en siaj personaj informoj. Ni reagas al ĉiu peto ene de akceptebla tempo. Ni provas senprokraste korekti ĉiujn informojn erarajn, nekompletajn aŭ malaktualajn.

Plendoj: Se vi kredas, ke ni rompis la Aŭstraliajn principojn pri privateco (‘Australian Privacy Principles’) kaj vi volas plendi pri tio, bonvolu retpoŝte kontakti nin kaj doni en via mesaĝo la detalojn pri la rompo. Ni senprokraste esploros vian plendon kaj skribe respondos al vi. En nia respondo ni priskribos la rezultojn de nia esploro, la paŝojn kiujn ni proponas por ripari la rompon, kaj ĉiujn aliajn agojn farotajn por trakti vian plendon.

Malabonado: Se vi volas esti forigita el nia datumbazo de retadresoj aŭ ne plu volas ricevi niajn mesaĝojn, bonvolu kontakti nin, uzante la kontaktinformojn je la fino de ĉi tiu dokumento.

  1. Konservado kaj sekureco

Ni zorge atentas pri la sekura konservado de la informoj kiujn vi transdonas. Por preventi nerajtigitan aliradon aŭ riveladon, ni starigis taŭgajn fizikajn, elektronikajn kaj mastrumajn procedurojn por protekti kaj sekurigi la informojn, por preventi misuzadon, malordigadon, perdon, kaj nerajtigitan aliradon, adaptadon kaj riveladon.

Ne eblas garantii la sekurecon de interrete transsenditaj informoj. Ni ne povas garantii la sekurecon de ajnaj informoj kiujn vi sendas al ni aŭ kiujn vi ricevas de ni. La transsendado kaj interŝanĝado de informoj okazas je via propra risko. Kvankam ni faris aranĝojn por preventi nerajtigitan riveladon de informoj, ni ne povas garantii, ke personaj informoj kiujn ni kolektis, ne riveliĝos en maniero kontraŭa al ĉi tiu Privateca politiko.

  1. Kuketoj kaj spur-bilderoj

De tempo al tempo ni povas uzi kuketojn en ĉi tiu Retejo. Kuketoj estas tekstdosieroj metitaj en la foliumilon de via komputilo por konservi viajn preferojn. Kuketoj per si mem ne transdonas al ni vian retadreson aŭ aliajn personidentigajn informojn. Tamen, kiam vi elektas enigi en la Retejon personidentigajn informojn, tiuj informoj povas esti ligitaj kun la enkuketaj datumoj.

De tempo al tempo ni povas uzi spur-bilderojn en ĉi tiu Retejo. Spur-bilderoj aŭ clear.gif-dosieroj estas etaj koderoj metitaj en retejon por sekvi la konduton de la vizitantoj kaj por kolekti datumojn pri la vizitantoj de retpaĝo. Spur-bilderoj povas ekzemple esti uzataj por nombri la vizitantojn de retpaĝo aŭ por transdoni kuketon al la foliumilo de vizitanto de tiu paĝo.

Ni povas uzi Google Analytics por kolekti kaj trakti datumojn. Iru al www.google.com, aŭ al alia URL kiun Guglo tiucele uzas, por ekscii kiel Guglo uzas datumojn kiam vi uzas triapartiajn retejojn aŭ aplikaĵojn.

  1. Ligiloj al aliaj retejoj

Niaj Retejo kaj Apo povas enhavi ligilojn al aliaj interesaj retejoj. Ni neniel povas influi la funkciadon de tiuj retejoj. Ni ne okupiĝas aŭ jure respondecas pri la protektado kaj privateco de informoj kiujn vi transdonas vizitante tiujn retejojn, kaj ĉi tiu Privateca politiko ne aplikiĝas al tiuj retejoj.

  1. Amendoj

Ĉi tiu Privateca politiko estas amendebla: de tempo al tempo ni povas laŭ bontrovo decidi pri ŝanĝoj, aldonoj kaj forigoj. Se post amendoj vi daŭrigas la uzadon de niaj Retejo aŭ Apo, vi per tio montras, ke vi akceptas la amendojn. Vi regule kontrolu ĉi tiun Privatecan politikon antaŭ ol transdoni personajn informojn por vidi ĉu estas ŝanĝoj. Transdonu personajn informojn nur se vi akceptas la novan Privatecan politikon.

Se vi havas demandojn aŭ rimarkojn, bonvolu kontakti nian funkciulon pri Privateco ĉe:

R. Delamore & C. Smith (ABN 82 502 109 138) t/a Amikumu
Unit 4, 635 – 637 Princes Highway
Rockdale NSW 2216
Australia
Retpoŝto: [email protected]