ĜENERALE

Kio estas Amikumu?

Amikumu estos apo, kiu helpos vin trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn.

Kial apo anstataŭ retejo?

Por funkcii laŭintence, Amikumu devas esti apo. Ekzemple, se vi irus al foiro kaj volus kontroli ĉu esperantistoj estas proksimaj, vi ne volus ĉiufoje permane ensaluti en retejon kaj indiki vian novan pozicion. Multe pli facilas simple malfermi apon kaj tuj mesaĝi al proksimaj esperantistoj.

Kiam la apo lanĉiĝis?

La 22-a de aprilo 2017

FUNKCIOJ

Kiel ĝi funkcias?

Estas du manieroj trovi aliajn esperantistojn per Amikumu:

  1. 1.listo: vidi ĉiujn proksime ordigitajn laŭ distanco
  2. 2.mapo: vidi kie aliaj laste publike deklaris sian lokon (venos poste)

Ambaŭ el tiuj funkcioj ebligas al vi mesaĝi al proksimuloj por ekkonatiĝi kaj renkontiĝi.

Ĉu estas senpage?

Jes

Kiel mi povos aliĝi?

Estos facile kaj rapide aliĝi al Amikumu, aŭ vi povas simple ensaluti per Fejsbuko (poste) aŭ Guglo (poste).
Post tio, simple indiku kiujn lingvojn vi parolas, kaj ek!

Per kiuj sistemoj oni povos uzi ĝin?

Amikumu funkcios per Android (OS 4.0.3) kaj iOS 9.1 (iPhone 4S, iPad 2+).

Sekureco

Ĉu aliaj ĉiam povas vidi, kie mi precize estas?

Viaj privateco kaj sekureco estas tre gravaj al ni, do Amikumu ne montras precizajn poziciojn. La mapo nur montros, kie homoj metos sin sur la mapon. Vi povas fiksi aŭ malfiksi pingvojn sur la mapon iam ajn kaj ankaŭ decidi en kiuj lingvaj mapoj vi aperos.

Kiel mi povas certigi, ke stranguloj ne mesaĝu min?

Vi ne povas tute eviti tion. Tamen, se oni ĝenas vin vi povas facile bloki tiun per ties profila interfaco. Kiam vi blokas iun, tiu ne plu povas vidi aŭ kontakti vin.

Komunumo

Kial mi povas vidi nur esperantistojn per Amikumu?

Ni volas certigi, ke ĉio funkcias ĝuste en la apo, do ni poluras Amikumu per la helpo de Esperanto-parolantoj antaŭ ol ni subtenos pli da lingvoj.

Ĉu Amikumu estas malfermitkoda?

Kvankam ni ŝatas malfermitkodon, bedaŭrinde, malfermitkodo ne taŭgas por nia organizo. Tamen, ni ĉiam estas serĉanta eblojn malfermigi nian kodon kiam la situacio tion permesas.

Kiel mi povas sekvi Amikumu?

Ni troviĝas en TelegramoFejsbuko, Tvitero kaj VK! Ni ĉiam bonvenigas viajn ideojn kaj opiniojn, do sekvu nin!